Ili vage direktis sin al la aŭto, nevolonte sidiĝis en ĝin, kaj la aŭto malrapide ekveturigis ilin laŭ stretaj kurbaj malgrandaj stratoj, paralele kun larĝa Leningrada prospekto kun multaj vojstrioj. Sur kavetoj, elbatitaj postvintre kaj ankoraŭ asfalte ne flikitaj, la aŭto saltetis, furgono kun skribo «Pano», barante trafikon, okupis mezon de la pavima vojo. Buboj pilkis apud veturantaj aŭtoj, neniom zorgante pri tio, ke ambaŭflanke tienis-reenis trafikiloj. Patrinoj kaj avinoj estis krucantaj la stratojn, puŝante infanĉaretojn tie, kie estis por ili pli oportune.
Пример 6.
Как они поздоровались, что говорили — не важно. Ну поздооровались, ну говорили какие-то слова. Они глядели друг другу в глаза и улыбались. Нимб счастья витал над их головами, губы лепетали взбредающую на ум чепуху, а мозг лихорадочно фиксировал время, проведенное сейчас ими вместе, и оставалось его, дозволенного правилами приличия, совсем немножко… вот уже половина от этого немножко, четверть… пять секунд, одна… ни одной.
(Г. Попова)
Kiel ili salutis unu la alian, kion parolis — ne gravas. Nu salutis, nu parolis iujn vortojn. Ili rigardis unu al la alia en la okulojn kaj ridetis. Aŭreolo de feliĉo ŝvebis super iliaj kapoj, la lipoj balbutis enkapiĝantajn bagatelojn, sed la cerbo febre fiksis la tempon pasigitan nun de ili kune, kaj restis da ĝi, permesita per reglamento de deco, tute malmulte… jen jam duono da tiu malmulto, kvarono… kvin sekundoj… unu… neniu.
Пример 7.
А Т.М. даже не заметил, кто оказался возле него. Под монотонный звук голоса соседствующей дамы он думал. Вот сидит через пять человек от него по другую сторону стола Катя, и он может невзначай смотреть на нее. И она на него смотрит и словно не смотрит, но все равно он чувствовал, как по невидимому мосту неуловимой связи от нее к нему перетекала сила и еще что-то, что он так щедро и бездумно годами расшвыривал до встречи с ней. И еще он окончательно понял теперь: когда в душе его была почти пустота, когда впереди маячил лишь черный вакуум, прикрытый роскошной вывеской званий и почестей,появилась Она. И вот сейчас Она сидит в трех метрах от него, и кажется, что ничего не происходит, в то время как происходит огромное, великое, вечное.
(Г. Попова)
Sed T.M. eĉ ne rimarkis, kiu trafis apud li. Akompanate per monotona voĉo de la najbaranta damo, li pensis. Jen sidas post kvin homoj de li aliflanke de la tablo Katja, kaj li povas hazarde rigardi ŝin. Kaj ŝi rigardas lin kaj kvazaŭ ne rigardas, sed tutegale li sentis, kiel laŭ nevidebla ponteto de nekaptebla ligo estis transfluanta de ŝi al li forto kaj ankoraŭ io, kion li tiel prodige kaj senpense estis disipanta dum jaroj antaŭ la renkonto kun ŝi. Kaj ankoraŭ li definitive komprenis nun: kiam en la animo lia estis preskaŭ malpleno, kiam estonte siluetis nur nigra vakuo, kovrita per luksa ŝildo de rangoj kaj honoraĵoj, aperis Ŝi. Kaj jen Ŝi nun sidas je trimetra distanco de li, kaj ŝajnas, ke nenio okazas, dum okazas io grandega, enorma, eterna.