Sed apenaŭ ekventis sakramenta maja trablovo, Mitja jam insidis sian amikinon sur la ponto, kaj ŝi dum du sinsekvaj someroj ne trompis liajn atendojn. Kaj tempo impetis ne malpli rapide, ol la akvo en Kudema-rivero; senkoloriĝis subsune kaj ŝiriĝis ĉeŝultre la nova cejankolora ĉemizo de Mitja. Estis venanta al la ambaŭ tiu aĝo, kiam sopiras kaj sin ĵetas diversloken la animo en serĉoj de simila al si. Ĉiam pli kaj pli ofte nekonata langvoro konsterne kaptis ilin, kaj subite laŭ eterna leĝo iĝis honte al ili pri si mem. Tiam, kiel neelteneblan ŝarĝon sentis ŝi sian ekflorantan belecon, malsimpligantan ilian antaŭe senruzan amikecon. Kaj Mitja'n embarasis la vesto, rekudrita el la patra, pli malbona ol ajnaj ĉifonaĉoj. En la pintiĝinta malgraseco de Mitja-vizaĝo lumigata per mallonga ekfajro de la pupiloj, Maŝa divenis danĝeron por si. La infanaj ludoj estis akirantaj novan signifon, samtempe logan kaj malpermesan. La ŝtormo estis maturiĝonta, kaj ekŝvelintaj nuboj volegis liberiĝi de sia trezoro.
Март (авторский текст).
В воздухе дерзко пахнет пробуждающейся весной. Снег еще всюду. Во многих местах его безупречная белизна просто январская. И морозец еще покалывает нос. Но незримо подбирается душное потепление. На грязно-белых крышах цветные плешины голого железа. Бахрома сосулек свисает сверху к окнам.
Приближается вечер. По дороге с мягкой желто-белой землей появляются пары. Только что пережитые холода кажутся далекими, невозможными, сказочными. Желание легкой развевающейся на ветру одежды заставляет с силой вдыхать холодный отравленный воздух. Даже петухи кричат глупее обычного.
Беспокойная пылкая буря ждет последние минуты, чтоб взорваться расцветом. Ожидание давит. Бутафорская катастрофа весны кажется мощной, разрушительной. Лес, облака в смущении, как будто выступив на сцене, забыли свои роли и стоят недотепами.
Неразумная зима. Зачем допускает она так больно глумиться над собой? Ведь идут последние дни. Почему не торопится она ударить шалунов по затылкам острым, колючим морозом? Чего она ждет? Полного торжества юной насмешницы весны? Мороза! Беспощадного, жестокого! Узоров на окна! Скрипа снега под ногами! Сухого острого мороза!
Нет! Не в силах! Мягкая тишина, теплое ожидание на желтом снегу. Пары юношей и девушек — бесконечная лента. Тепло! Март!
En aero aroge odoras la vekiĝanta printempo. La neĝo estas ankoraŭ ĉie. Ĝia neriproĉebla blankeco en multaj lokoj estas tute januara. La frosto ankoraŭ piketas la nazon. Sed rampas iu nevidata kaŝa simptomo de l' sufoka ekvarmiĝo. Sur malpure blankaj tegmentoj kalvas koloraj makuloj de nuda fero. La glacia franĝo pendas desupre al fenestroj.
Vesperiĝas. Sur la vojo kun mola flaveblanka grundo aperas oftaj paroj de geŭloj. La ĵus pasigitaj malvarmoj ŝajnas malproksimaj, neeblaj, fabelaj. La deziro al facila flirta en vento vesto devigas kun forto enspiradi la malvarman venenan aeron. Eĉ la kokoj kriaĉas pli stulte ol ĉiam.
La malkvieta pasia ŝtormo atendas lastajn minutojn por eksplodi per disfloro. Premas la atendo. La butafora katastrofo de l' printempo ŝajnas potenca, detrua. La arbaro, la nuboj konfuziĝis, kvazaŭ elpaŝinte sur la scenejon, forgesis siajn rolojn kaj staras kiel idiotoj.
Senprudenta estas la vintro. Kial permesas ĝi moki sin tiel dolore? Estas ja lastaj tagoj. Kial ne rapidas ĝi frapi la nukojn de petoluloj per akra pika frosto? Kion ĝi atendas? La plenan triumfon de l' aroga junulino-printempo? Froston!
Senkompatan, kruelan! Ornamaĵojn sur la fenestrojn! Knaron de l' neĝo sub piedojn! Sekan akran froston!
Ne!.. Ne eblas! Mola silento. Varma atendo sur flava neĝo. Paroj de gejunuloj — la senfina rubando. Varmo! Marto!
В качестве образца просторечно-фольклорного текста возьмем два отрывка из повести Валентина Кузнецова «За Московскими холмами».
Первый отрывок.
Он скрылся в сенях и через минуту появился, неся в руках эмалированный бидон с квасом.
— На-ка вот остудись. — И он налил в емкую обливную кружку шипучую влагу. — Пей, пей, дружок, пока пар не повалит. Ядрен квасок, с хреном, с изюмом да с яблочком сушеным.